Rozo Blanka von B. Traven | ISBN 9783756814312

Rozo Blanka

von B. Traven
Buchcover Rozo Blanka | B. Traven | EAN 9783756814312 | ISBN 3-7568-1431-9 | ISBN 978-3-7568-1431-2

Rozo Blanka

von B. Traven
Rozo Blanka estas la belsona nomo de indighena komunumo en Meksiko, chirkau kiu oni drilas pro nafto; sed tio shajne ne tre influas la pacajn nepatriarkajn rilatojn de la indighenoj en la haciendo. Sed tiam estas murdita la posedanto de la indighena komunumo, kiu ne komprenas sin kiel posedanto de la haciendo, sed nur kiel admininistranton de la komunumo. Kaj estas Chaney C. Collins, prezidanto de la Condor Oil Company, kiu alpropriigas la haciendon per neleghaj trompaj metodoj.
La romano, kiun publikigis unuafoje la librogildo Gutenberg en Germanio en la jaro 1929 en la germana lingvo, estas la unua moderna romano, kiu priskribas precize la kunpushighon inter kapitalismo kaj agrarekonomio kiel la tielnomatan „clash of cultures“, char li reduktas la kompleksecon de la kapitalismo en la romano je alterna ludo inter la aktiva naftomagnata protagonisto Collins kaj la pasiva kamparana antagonisto Hacinto Yanyez, kiu estas la adminstranto de la haciendo Rozo Blanka. La romano montras la personajn kauzojn kaj la sociajn cirkonstancojn de ilia agado en la tielnomata „mashino moderna tempo“, en kiu la homoj estas nur shakfiguroj, ja ech malpli, char la shakfiguroj lau B. Traven ja almenau scias, ke ili estas shakfiguroj.
Por B. Traven tiu konflikto entenas multe pli ol nur la moralan konflikton inter bonuloj kaj malbonuloj, sed la antagonismon inter urbanoj kaj kamparanoj, inter financkapitalismo kaj agrarekonomio, por B. Traven tio estas efektiva, ja esenca kontraudiro, kiu skuas je la fundamentoj kaj kolonoj de nia nuna mondo. Kaj tiu kontraudiro ankorau tute ne estas elbatalita, kiel oni facile povas ekkoni ankau per la milito inter Ukrainio kaj Ruslando, jen kontraudiro, kiu ankoraufoje decide pliakrigas tiun konflikton kaj kondukas la malsaton en la mondo en novajn timigajn dimensiojn, char la finfrazo de la romano estas plu plene valida por naftomagnatoj: Kial interesu nin la homoj? Grava estas nur la nafto.
Au por diri ghin ech pli ghenerale: grava estas nur la mono. Ambau samtempe, kaj la monsistemo kaj la homoj, ne povas gajni. Kaj tial la homoj plu falas, dum la profitoj kreskas.